| ◄ Antaŭa surao | Sekva surao ► |
Al-Mā‘ūn, ĉe Mekko.
Je la nomo de Dio, la Gracodonema, la Kompatema.
1 Ĉu vi vidis tiun, kiu negas religion? 2 Tiu estas kiu forpelas la orfon, 3 kaj ne instigas al la nutrado de la senhavuloj. 4 Do ve al la preĝantoj, 5 kiuj estas senatentaj pri siaj preĝoj, 6 tiuj, kiuj fanfaronas, 7 sed rifuzas fari afablaĵetojn.
Redakto: 19/3/2025