| Sekva surao ► |
Al-Fātiḥah, ĉe Mekko.
1 Je la nomo de Dio, la Gracodonema, la Kompatema. 2 La laŭdo estu al Dio, Sinjoro de la mondoj, 3 la Gracodonema, la Kompatema, 4 Mastro de la tago de juĝo. 5 Vin ni adoras, kaj ĉe Vi ni serĉas helpon. 6 Gvidu nin sur la rektan vojon, 7 la vojon de tiuj, al kiuj Vi donis favoron, ne de tiuj, kiuj gajnas koleron, nek de la devojiĝantoj.
Redakto: 19/3/2025